Spiritisma Centro "Yvonne Pereira"

Portugallingve nomata Centro Espírita Yvonne Pereira - CEYP - ghi estis fondita la 14-an de januaro 1989 en la urbo Rio das Flores (Rivero de la Floroj), shtato Rio-de-Jhanejro, BRAZILO, la naskighurbo de la mediumino Yvonne do Amaral Pereira, kiu ricevis tiun chi omaghon ne nur pro tio, esti ano de Rio das Flores, sed chefe pro tio, ke shi dediche kaj profunde laboris por la Spiritisma Doktrino nome de la Majstro Jesuo-Kristo.

Dum tiuj ekzistojaroj CEYP jam faris signifajn laborojn helpe de pluraj kunlaborantoj. Jen ili:

# publikaj kunsidoj kun temoj traktitaj lau Spiritisma Doktrino.
# studo kaj praktiko de mediumeco..
# kunsidoj por spirita senobsedigo.
# evangelizado de infanoj.
# realigo de trimonataj dimanchaj matenaj prelegoj.
# kunsidoj por patrinoj.
# asista servo al senrimeduloj.
# donacado al pluraj Institucioj kaj personoj de preskau 3.000 spiritismaj libroj, inter kiuj pli ol 900 estis de la mediumino Yvonne A. Pereira.
# biblioteka servo, kiu disponigas al la frekventanta publiko pli ol 600 spiritismajn librojn por prunto (kelkajn E-lingve).
# starigo de Klubo de Spiritisma Libro, kiu alirigas al siaj partoprenantoj akiron de libroj kun speciala rabato.
# realigo de unu Foiro de Spiritisma Libro en Rio das Flores.
# tenado dum 10 jaroj de la spiritisma radioprogramo "Guto el Lumo" kun donaco de libroj al audintoj.
# Kreo de E-Departemento (portugallingve mallongigita per DECEYP) en 1997 por disvastigi kaj instrui la Zamenhofan idiomon al la frekventantoj, char Yvonne A. Pereira mem estis esperantistino kaj laboris por la frateca lingvo.
# starigo de interreta pagharo ekde la jaro 1999, kiu nun estas aktualigita kaj pligrandigita kaj havas novan adreson: http://geocities.yahoo.com.br/ceypereira .
# interreta servo per ceypereira@bol.com.br ekde 1999 kaj ankau nun per ceypereira@yahoo.com.br .
# realigo de pluraj kampanjoj favore al personoj sen rimedoj: dormokovrila, polvolakta, jhusnaskitovestajha, infanludila, vintrovestajha, rulsegha, nutrajhara, kriplulapogila.
# senpaga disdonado de la bonega kuraciga spirita pomado "Avo Petro" sendita de la spirito Franz Anton Mesmer, kies recepto estis mediume ricevita per João Nunes Maia en la chefurbo Bela Horizonto en sudoriento de Brazilo. CEYP kunlaboris disdonante chirkau 1800 potetoj da ghi.
# lancho en 1999 de la verko "Yvonne do Amaral Pereira - la flugo de animo", kiu temas pri la vivo kaj spiritaj travivajhoj de la mediumino. La autoro de tiu chi biografio estas s-ro Augusto Marques de Freitas, tiama prezidanto de CEYP.
# disdonado de pli ol 150.000 spiritaj mesaghoj senpage senditaj de pluraj Spiritismaj Eldonejoj por konsolo kaj klarigo de chiuj temoj.
# lancho de alia libro pri la Spiritisma Doktrino kies titolo estas "De kuriozeco ghis socia renovigho" ankau de la tiama prezidanto de CEYP, s-ro Augusto Marques de Freitas.

Kompreneble por tiom da realigoj la estraro de CEYP ja kalkulis je helpo de multe da aliaj kunlaborantoj chefe por tio, la konstruo de la propra sidejo kaj ties konservado.

Aspekto de la chefa salono

La estraro de CEYP do tre dankas al chiuj kunlaborantoj kaj kunlaborintoj, amikoj kaj simpatiantoj de la Spiritisma Doktrino kaj esperas ke ili daure helpu por nia kuna agado favore al la sublimaj instruoj de Spiritismo, kodigita de la klera franca s-ro ALLAN KARDEC.

Pacon kaj Progreson

deziras la estraro de CEYP!

Rivero de la Floroj, januaro 2007.

BRAZILO