Departemento de Esperanto

(Kreita la 07an decembro 1997)

"La helplingvo estas unu el la plej fortaj kriegoj por frateco, kiun ankorau oni povas audi sur chi tiu planedo malrichigita je spiritaj valoroj dum tiu chi momento de izoleco,autarkio, egoismo kaj naciismo miskomprenata." Emmanuel (Spirito)

 

Portugallinge nomata Departamento de Esperanto do CEYP - DECEYP - ghi estis kreita en la 7a de decembro 1997 dum la 9a datreveno de CEYP, celante la studon kaj disvastigon de Esperanto . Ghia respondeculo estas s-ro Rogério de Freitas, kiu daure kunordigas la Esperantajn aferojn.

DECEYP-membroj diskonigantaj Esperanton en la projekto Budo Esperantista de Valenco-RJ, en 2002. De la maldekstro: Evandro de Freitas, Evandro Avellar, Rogério de Freitas, Máguida Felizarda.

Por realigo de eventoj, kursoj, kampanjoj por diskonigo de Esperanto kaj aliaj E-aferoj aktivas kune kun la respondeculo la nomataj membroj de DECEYP, kiuj estas esperantistighintaj spiritistoj. 

Dum la inaugura evento okazis la prezento de la membroj, prelegoj de la s-roj Givanildo Ramos Costa el USEERJ (mallongigo de Unuigho de Spiritismaj Societoj de la Shtato de Rio-de-Jhanejro), Luiz Alberto de Oliveira Coelho (regiona delegito de UEA) kaj Marcus Vinicius Telles el SPLEB (mallongigo de Societo por Spiritismaj Libroj en Brajlo), teatrajheto "la kvin shipdronintoj" kaj prezento de kelkaj kanzonoj en Esperanto.

 

Vidu sube la chefajn farojn de DECEYP dum ghia ekzistado.

 

# kreo de interreta pagho ekde la jaro 1999  www.stargateway.com.br/pessoais/esperanto (neaktiva). Ghi havis chirkau 2200 vizitantoj. Ekde tiu chi jaro 2005 ghi aktivas per http://geocities.yahoo.com.br/ceypereira .
# realigo de Ago-Tago dum 4 jaroj. Tiu chi evento okazas monde unufoje  jare.
# interreta servo per ceypereira@bol.com.br ekde 1999 kaj ankau nun per ceypereira@yahoo.com.br  .
# diskonigado de Esperanto per la monataj informiloj de CLE-CCB (mallongigo de Klubo de Spiritisma Libro "Kamilo Kastelo Branco"), kiu estas sistemo por pli facila akiro de spiritismaj libroj.
# Diskonigado de Esperanto per jara informa bulteno.
# realigo de meznombre du bazaj E-kursoj por spiritistoj, kiuj frekventas CEYP-n.
# senpaga distribuo de pli ol 10.000 faldfolioj enhavantaj bazajn informojn pri Esperanto.
# senpaga disdonado de miloj da komputilaj disketoj enhavantaj E-kurson.
# realigo de Evento Spiritisma-Esperanta en decembro au januaro. La chefa karakterizajho de tiu chi evento estas tio, ke ghi prioritate traktas pri Esperanto lau spiritisma vidpunkto.
# disponigo kaj pligrandigo de Esperantaj verkoj en la CEYP-a biblioteko.