Yvonne do Amaral Pereira

La mediumino, Yvonne do Amaral Pereira [ivone do amaral' perejra], naskighis la 24-an de decembro 1906, en la urbo Rio das Flores [Rivero de la Floroj], BRAZILO, kaj forpasis la 9-an de marto 1984, en Rio-de-Jhanejro. Shi estis unu el la plej respektindaj spiritistoj en Brazilo. Dek du verkojn shi mediume ricevis, el kies spiritaj autoroj du estis mondfamaj literatoroj: Kamilo Kastelo Branco kaj Lev Nikolajevchi Tolstoj. Shia vivo de simpla virino kun mezgrada instruiteco estis tute dedichita al la spiritisma Doktrino, el kies konsolaj revelacioj shi cherpis forton kaj inspiron por praktiki la virtojn, kiujn Jesuo-kristo ekzemplis en sia Evangelio.

Shiaj mediumaj kapabloj manifestighis jam en tre frua infaneco. Ankorau kvinjara - kaj estis ghis la fino de shia vivo - shi ofte vidis la Spiritojn kaj kun ili interparolis. Shi ankau havis la kapablon elighi en spirito el la korpo kaj en tia stato interrilati kun la loghantoj de la nevidebla mondo, viziti ties regionojn, chiam sub la zorga protekto de la pli progresintaj Spiritoj, shiaj amemaj Gvidantoj. Sed shia chefa mediuma agado, krom la literatura psikografio, konsistis en la perado de kuracaj receptoj kaj emanigo de fluidajhoj por rebonigo de malsanuloj, sub la inspiro kaj kontrolo de spiritaj kuracistoj kaj chiam absolute senpage, lau la rekomendo de la Majstro Jesuo en la Evangelio (Mateo, 10;8): donace vi ricevis, donace vi donu.

Esperanton shi ankau amis kaj uzis por same altaj celoj. Du korespondantojn shi havis, en Pollando kaj en tiama Chehhoslovakio. Al ambau shi bonfaris, refirmigante la edzan vivon de unu kaj solidiginte la fidon de la alia pere de sia sincera sento de frateco kaj solidareco kaj helpe de la inspiro de siaj bonaj spiritaj konsilantoj.