Memorajhoj de Sinmortiginto

La autoro    Paroloj de la mediumino    Enhavo    Mendu ghin

La autoro

La spirita autoro de chi tiu verko, Kamilo Kastelo Branco, naskighis en Lisbono (1825) kaj mortis en Sankta Mikelo de Sejde (1890). En la literaturaj rondoj de Portugalujo li brilis kiel fekunda romanisto kaj novelisto kaj farighis la plej alta reprezentanto de romantikismo en sia lando. Liaj diverstema verkaro, klasika stilo kaj vorta richeco faris lin unu el la majstroj de la portugala idiomo. Lian vivon kaj lian verkon forte influis orfeco, malricheco, pasia karaktero kaj sentimentala malpleno. Trafita de nekuracebla blindeco, li metis finon al la vivo per pafarmilo. Liaj travivajhoj kiel sinmortiginto chefe konsistigas la enhavon de chi tiu libro.

 

Paroloj de la mediumino

(...) El inter la multenombraj sinmortigintaj Spiritoj, kun kiuj mi komunikighis per miaj mediumaj kapabloj, unu elstarighis pro la konstanteco kaj simpatio, per kiuj li min chiam honoris kaj , chefe, pro la glora nomo, kiun li postlasis en la portugala literaturo, char temis pri fekunda kaj talenta romanverkisto, posedanta tiel vastan sciadon, ke ghis nun mi mem demandas, kial li min distingis per tiel profunda inklino, se mi, obskura, portanta malgrandegan intelektan provizon, nur posedis, por proponi al lia eksterordinara intelekto kiel instrumenton, mian respekteman koron kaj la firman  akcepton de la Doktrino, char en tiu tempo mi ech ne havis solidan doktrinan klerecon!

Ni lin nomos sur chi tiuj paghoj - Kamilo Kandido Boteljo, tamen kontrauante lian propran deziron esti identigita per sia vera nomo. Tiu nobla Spirito, al kiu min ligas potenca spirita inklino, ofte videblighis, ghoja ke li sentas sin amata kaj akceptata. Sed ghis la jaro 1926 mi nur tre suprajhe audis pri li. Mi ne konis ech lian literaturan verkaron, abundan kaj erudician.

Malgrau tio, li trovis min che tablo de eksperimenta seanco, kiu okazis en la bieno de Kolonelo Kristiano Jozefo de Souza, malnova prezidanto de la Spiritisma Centro de Lavras, kie li donis al mi sian unuan mesaghon. De tiam, jen dum ordinaraj, jen dum intimaj seancoj efektivigitaj en privataj au en la silento de mia dormochambro, malfrue en la nokto, li lveris al mi notojn, periodajn novajhojn, skribajn au parolajn, literaturajn eseojn, ja veran raportadon pri okazoj de sinmortigo kaj ties bedaurindaj sekvoj en la Transmondo, kiuj tiam vere minkonsternis.

(...) chi tiuj paghoj, de la unua ghis la lasta, estis skribitaj kun la plej profunda respekto al la Doktrino de la Spiritoj kaj che la sincera alvoko al la sanktega nomo de la Plejaltulo.

Rio-de-Jhanejro, la 18-an de majo 1954.

Yvonne A. Pereira

 

Tabelo de la Enhavo

Prezento
Enkonduko
Antauparolo al la dua eldono
Unua Parto - La Damnitoj
Chap. I La valo de la sinmortigintoj
Chap. II La damnitoj
Chap. III En la hospitalo "Maria el Nazareto"
Chap. IV Hieronimo de Araujho Silvejra kaj familio
Chap. V La sinkono
Chap. VI La komunikigho kun la Supro
Chap. VII Niaj amikoj - la dischiploj de Allan Kardec
Dua Parto - La Departementoj
Chap. I La gardostara turo
Chap. II La arkivoj de la animo
Chap. III La frenezulejo
Chap. IV Denove Hieronimo kaj familio
Chap. V Preparaj pashoj por reenkarnigho
Chap. VI "Al chiu lau liaj faroj"
Chap. VII Unuaj provoj
Chap. VIII Novaj direktoj
Tria Parto - La Universitata Urbo
Chap. I La loghejo de la Espero
Chap. II "Venu al mi"
Chap. III "Homo, konu vin mem!"
Chap. IV La "malnova homo"
Chap. V La kauzo de mia blindeco en la 19-a jarcento
Chap. VI La ina elemento
Chap. VII Lastaj trajtoj

 

Mendu ghin

Memorajhoj de Sinmortiginto
Autoro (Spirito): Kamilo Kastelo Branco
Mediumino: Yvonne A. Pereira
Esperantigis el la 19-a portugallingva eldono s-ro Affonso B. G. Soares
Unua Esperanta eldono en 1998
Eldonejo: Societo F. V. Lorenz

Por akiri la libron au peti informojn pri ghi kontaktu per editora_lorenz@uol.com.br au sbriku al SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ, kies adreso estas:

Rua dos Inválidos, 34 - grupo 903
BR-20231-040    Rio de Janeiro    RJ
BRAZILO

au

Caixa Postal 3133
BR-20001-970    Rio de Janeiro    RJ
BRAZILO